idolo

*idol/o

  1. Statuo, prezentanta pli-malpli krude homfiguran diaĵon kaj honorata per privata aŭ publika kulto: la orfandisto faris el tio idolon (X); se iu levas siajn idolojn en sian koron [...] (X); pentu kaj deturnu vin de viaj idoloj (X); kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? (N). [VIDU] amuleto, fetiĉo.
  1. (f) Persono aŭ afero, al kiu oni fervorege servas, kvazaŭ per kulto: ŝia filino estis ŝia idolo, kaj tion malmulte meritis; tiu politikisto iĝis la idolo de la popolo; la mono estas lia idolo.
  • idola
    Rilata al idolo (j): idola kulto, kredo.
  • idolano
    Adoranto de idolo (j): ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj (N); vi estas multe pli malbona ol kristano, diris la rabeno, vi estas idolano (Z); la brusto de la idolana virino (Z).
  • idolejo
    Loko, kie estas kultata unu idolo.
    templo, preĝejo.
  • idolisteco
    Paganismo: la lando refalis en idolistecon (X).
  • idolkulto, idolservo
    Adoro, kulto de idoloj: neplenumo estas kiel peko de idolservado (X).

    Iel rilatitaj:

    admirx bildx preĝx