reĝimo

reĝim/o

  1. [POLITIKO] Sistemo, laŭ kiu estas regata iu regno: parlamenta, diktatora reĝimo.
  1. [SOCIOLOGIO] Sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo: reformi la ekonomian reĝimon; (f) la seka reĝimo (en Usono, kiam alkoholo estis malpermesita).
  1. [TEKNIKOJ] La kondiĉoj, karakterizantaj la funkciadon de maŝino aŭ aparato, aŭ de cirkvito, aŭ de riverfluo en difinita momento: majuskla reĝimo (de klavaro); interaga, taskvica reĝimo (de komputilo); enŝova, superskriba, linifalda reĝimo (de redaktilo); grafika reĝimo (de presilo).
  1. [TRAFIKO] La kondiĉoj, laŭ kiuj okazas manipulado kaj transporto de varoj: vagonkargo laŭ ordinara reĝimo, pecvaroj laŭ akcelita reĝimo.
  • bremsreĝimo
    [FERVOJO] Tuto de la kondiĉoj, karakterizantaj la funkciadon kaj efikecon de aerbremso: bremsreĝima ŝanĝilo.

    reĝimo


    absolutismo. administracio. administri. anarĥio. anarkio. armeo. aŭtarkio. aŭtonomeco. aŭtoritato. demokratio. despoto. diktatoro. diktaturo. dinastio. dualismo. Esti engaĝita en komploto por renversi la reĝimon. feŭdismo. fona reĝimo. instanco. konservativismo. Liberaligi la reĝimon. liberalismo. Likvidi la kontraŭulojn de la reĝimo. marksismo. militistaro. monarĥio, monarĥismo. naziismo. organizo. plutokratio. realtempa reĝimo. regi. regno. Reprezentata reĝimo. respubliko. rojalismo. Sapei la reĝimon (maĥinacio). sennaciismo. socialismo. subpremi ribelon por certigi la stabilecon de la reĝimo. tirano. totalismo.
    aparato. diktaturo. ekonomio komputi. kondiĉo. maŝino. medicino. organizi. politiko. sociologio. ŝtato. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    absolutx aparatx demokratx diktaturx ekonomix komputx kondiĉx maŝinx medicinx militaferx ministrx organizx politikx publikx regnx respublikx ribelx sociologix socix teknikx ŝtatx