regi

*reg/i

  1. (ntr) Kiel plej supera ĉefo administri la aferojn de regno: post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto (Z); jen la homo, pri kiu mi diris, ke li regos super mia popolo (X); reganta princo.
    reĝi.
  1. (tr) Direkti kun komanda povo: regi entreprenon, la mastrumadon; li volis fari ŝin reganta sinjorino (Z); la Ligo estas regata de Centra Komitato (Z); tri trustoj regas la diversajn industriojn de la lando; kiam la pastroj estos forpelitaj, la virinaĉoj komencos regi Egipton! (B); (f) Fortego, la mondon reganta! (Z); mono mondon regas (Z).
    gvidi, konduki.
  1. (ntr) Havi la povon trudi sian volon al la aliaj: regno, kie iam regis mia gento (Z); kruda forto, por kiu ekzistas nur la demando: kiu kie super kiu devas regi (Z); historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj (Z); ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto (Z); saĝa sklavo regos super filo hontinda (X); kie regas virino, malbona estas la fino (Z); (f) regi super sia kolero, siaj pasioj; kie regas la forto, tie rajto silentas (Z); tiu scienco okupas nun regantan pozicion.
  1. (tr) Obeigi, direkti laŭ sia volo: regi ĉevalon; ne plu povi sin regi (B); (f) regi sian eksciton (B), sian emocion; malfacile regi la situacion; mistiko regas la spiritojn; la princo, regata de la pasio (Z).
  1. (ntr) (pp io abstrakta) Iom daŭre kaj vaste estadi, ĉesigante aliajn sentojn, fenomenojn ks: regis terura bruo (Z); malĝojo kaj aflikto regis en la palaco (Z); regas ankoraŭ nokto sen luno (Z); regas sento de reciproka fremdeco (Z); sur la vizaĝo regis fiera trankvilo (B); kie regas konkordo, regas ordo (Z); en la urbo regis vigla trafiko; regas silento, norda vento, profunda mizero, plena senlaboreco.
  1. (tr) [TEKNIKOJ] (pp mekanismo) Direkti la funkciadon de maŝino: fotoĉelo, kiu regas la malfermon de la pordoj; unu sola elektromagneta cirkvito regas la tutan grupon da maŝinoj.
  1. [BIOLOGIO] (tr) (pp geno, hormono ktp) Direkti la funkciadon de biokemia, biologia aŭ fiziologia procezo.
    reguligi.
  • rega
    [TEKNIKOJ] Tia, ke ĝi regas aparaton, maŝinon, procezon: rega aranĝaĵo, cirkvito, geno.
    superregi, domina.
  • regado
    Ago de iu aŭ io reganta:
    1. ili minacas min tuj en la unua tago de mia regado! (B); fondita de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj (Z); multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa (Z).
      regado, reĝimo;
    1. la regado apartenas al la plenumkomitato;
    1. kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas (Z); (f) estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado (Z); batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado (Z); mi estas tiel senforta ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo (Z);
    1. ni donu hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento (Z);
    1. regado per krado (ago reguligi la anodkurenton de tubo per tensio aplikata al la krado).
  • reganto
    Tiu, kiu regas: sen reganto Romo kaj Sparto pereis (Z); la kleraj, bonintencaj regantoj (Z); mi komprenas, Reganto en la ĉielo! (Z); la regantino de la Taŭridanoj (Z); kia reganto, tia servanto (Z).
  • *regato
    Tiu, kiu estas submetita al la regado de suvereno: tirano povas esti nur malamata de siaj regatoj; la timo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo (Z).
    civitano, regnano.
  • regebla
    Tia, kia povas esti regata: ĉu ree la homaro sin donos en la manojn de fatalo ne plu regebla? (K).
  • regejo
    [FERVOJO] Loko, de kie specialisto regas trakforkojn, signalilojn, itinerojn, blok-instalaĵojn: itinerbutona trakregejo, ranĝmonteta regejo.
  • regema
    Inklina al regado: regema instinkto, karaktero.
  • regilo
    1. [TEKNIKOJ] ĉio, per kio oni regas maŝinon, aparaton ks.
    1. [KOMPUTIKO] La parto de komputilo aŭ de ĉeforgano, kiu prenas instrukciojn el la memoro, interpretas ilin kaj provizas aliajn partojn de la komputilo per la signaloj bezonataj por plenumi ilin.
      aritmetikilo, instrukcinombrilo, organo.
  • registo
    Tiu, kies profesio estas regadi politikajn aferojn.
    ŝtatisto.
  • registaro
    Tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton: se vi havas plenan certecon, ke tuj post la reformado la franca registaro enkondukos la lingvon oficiale en la lernejojn [...] (Z).
  • ekregi
    Komenci regi:
    1. (ntr) ŝi sciis, ke ekregos la nenomebla Dio (Z); amo kaj vero ekregos sur tero (Z);
    1. (tr) en ĉiu okazo li scias ekregi sin (B); subite ekregis lin timo (B); furioza kolero ekregis lian koron (B).
  • memregado
    1. Aŭtonomeco.
    1. Regado de si mem: li reakiris la memregadon (B).
  • memreganta
    En kibernetiko, adjektivo difinanta ĉiujn mekanismojn, kiuj, same kiel la nervaj aŭ cerbaj mekanismoj, korektas mem siajn aktualajn efikojn laŭ la informoj liveritaj de la antaŭaj efikoj per retrokuplado.
  • neregebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin regi: neregebla popolo, amo.
  • sinregado
    Memregado 2.
  • superregi
    1. (ntr) (iu) Havi pli grandan povon, potencon: de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la 'homo' (Z); li sciis akiri superregantan pozicion; havi la superregadon de la maroj.
    1. (tr) (io) Havi pli grandan gravecon, efikon: la principo de internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo (B); ĉion superregas tiu cirkonstanco, ke ni ne estas liberaj.
    1. (tr) [BIOLOGIO] Domini.
  • superregeco
    [BIOLOGIO] Domineco.
  • teleregi (tr)
    [TEKNIKOJ] Gvidi maŝinon, veturilon, ŝipon, aviadilon ktp el malproksima fiksa loko per elektra fluo aŭ elektromagnetaj ondoj.
  • sabroregado (fm)
    Reĝimo, en kiu estras la militistoj.


    Akiri perforte la regadon. Ataki la registaron. Benko de la registaro, en la parlamenta ĉambro. diktatoro : reganto (ŝtatestro) kun absoluta potenco. dividi por regi. krono : ornama kapvesto de reganto. La kongreso okazos sub la aŭspicio de la registaro. La registaro porciumis la kafon. La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. Ne plu povi sin regi. registaro : tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton (prezidento aŭ reĝo, ministroj, vicministroj). Senaŭtoritata registaro. Teni la regstangojn de la tuta ŝtato. teroro : regado (aŭ provo ekregi) per (ne-antaŭdirebla) krueleco, terurante la popolon; teroristo: iu, kiu provas atingi iun celon per ne-atendita(j) kruela(j) atako(j) al senkulpaj homoj.
    dikti. direkti. disponi. estri. gvidi. irigi. konduki. laŭ. mano. mastri. ministraro. mono. obeigi. ordoni. premi. superi. ŝtatano. teleregilo. teni.
    diktaturo. elekti. komandi konsili. ministro. organizi. politiko. ŝtato. teritorio

    Iel rilatitaj:

    absolutx administracix administrx aŭtarcix bridx diktaturx diktx elektx imperix komandx konsilx kronx mastrx ministrx obex organizx politikx respublikx teatrx teritorix tiranx vagonx ŝtatx