kompleksa

kompleks/a (Z)

  1. Enhavanta en si plurajn malsamajn elementojn; malsimpla: kompleksa ideo, demando, karaktero; kompleksaj verbotempoj (formitaj per 'esti' kaj participo).
    malsimpla.
  1. [MATEMATIKO] (pp nombro) Havanta la formon a + ib kun reelaj nombroj a kaj b, kie i estas la imaginara unuo (unu el la radikoj de - 1).
  • komplekso
    1. Tutaĵo da malsamaĵoj, unuigitaj por unu sama celo: la vivo estas komplekso da fortoj, batalantaj kontraŭ la morto; loĝkomplekso (
      dombloko).
    1. [MATEMATIKO] Sistemo kun objektoj kaj bildigoj inter ili: en la algebra topologio oni studas kompleksojn konstruitajn el ĉenoj.
    1. [PSIKOLOGIO] Nekonscia strukturita grupo de spertospuroj, memoraĵoj, imagaĵoj, sentoj kaj inklinoj, posedanta emocian etoson kaj ian memstarecon, kaj influanta la psikan vivon sen kompreno de ĝia rolo fare de la subjekto: la komplekso de Edipo (seksimpulso de la knabeto al la patrino, miksita kun malamo al la patro). [VIDU] malplivaloreco.
  • morba komplekso
    [MEDICINO] Tuto de la malsanecaj fenomenoj, percepteblaj aŭ ne.
  • komplekseco
    Eco de io kompleksa.

    kompleksa


    Iel rilatitaj:

    absolutx arabeskx bopx