skorpio

*skorpi/o

  1. [ZOOLOGIO] (kn) Artropodo el la klaso de araneoidoj, kun ĉefalotorako portanta paron da fortaj pinĉiloj kaj 4 parojn da movaj membroj, kaj kun duparta abdomeno, antaŭ- kaj post-abdomeno, ĉi-lasta sessegmenta kaj finiĝanta per venena pikilo; skorpio naskas vivajn idojn kaj loĝas en varmaj landoj: jen mi donas al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj (N).
  1. [BIBLIO] Skurgo kun feraj hoketoj: mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj (X).
  • skorpiuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Scorpionidea) de araneoidoj, ampleksantaj la skorpiojn, el kiuj kelkaj estas danĝere venenaj.
  • pseŭdoskorpiuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Pseudoscorpiones) de araneoidoj, similaj al malgrandaj skorpioj sen postabdomeno; ili vivas inter muskoj, folioj, aŭ eĉ paperoj en domoj kaj estas sendanĝeraj.
  • akvoskorpio
    Nepao.
  • marskorpioj
    [PALEONTOLOGIO] Subklaso (Eurypterida) de fosiliaj heliceruloj, ĝis 3 m longaj, kiuj vivis en akvo dum paleozoiko.
  • Skorpio
    1. [ASTRONOMIO] Aŭstrala konstelacio (Scorpius), entenanta Antareson.
    1. La oka signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 24a de okt. ĝis la 23a de Nov.

    skorpio


    Iel rilatitaj:

    Antaresx bostrikx insektx vostx