peniso

penis/o

[ANATOMIO] (penis) Elstara parto de vira seksorgano, sur kies pinto malfermiĝas la urina kaj sperma tubo.
bubo, faluso, kaco, vergo, lingamo, membro, vosto, fikilo. [VIDU] glano, prepucio.
  • penisingo
    1. Ingo, uzata de kelkaj Afrikaj kaj S-Amerikaj popoloj por ŝirmi aŭ ornami la penison.
    1. = kondomo.
  • penisito
    [MEDICINO] Inflamo de la tuta peniso.

    peniso


    Iel rilatitaj:

    balanx cirkumcidx korpx seksx vostx