bilardo

  1. [ LUDOJ] Nomo de diversaj ludoj, en kiuj oni movas eburajn aŭ plastajn globojn, frapante ilin per la pinto de longa bastono:franca bilardo (tri globoj; bilarda karamboli), usona bilardo (16 globoj sendendaj en truojn).
  1. [LUDOJ] La tablo, uzata por tiu ludo, kovrita per verda drapo, provizita per elastaj randoj k eventuale per celtruoj.
  • elektra bilardo
    Ludaparato, en kiu ŝtala globeto, manovrata pere de elektraj batiloj, trairas deklivan dedalon, aŭtomate markante poentojn, kiam ĝi trafas celojn.
  • bilardejo, bilardosalono
    ĉambro en domo aŭ kafejo, destinita por tiu ludo.
    bilardo

    bilardo

    Bildvortaro


    91-01 -17 : karambolbilardo; franca bilardo
    91-01 : bilardglobo (ebura aŭ plasta)
    91-02 -6 : bilardfrapoj
    91-02 : meza frapo (horizontala frapo)
    91-03 : alta frapo (rezultigas postkuron)
    91-04 : malalta frapo (rezultigas revenon)
    91-05 : kunrotacia frapo
    91-06 : kontraŭrotacia frapo
    91-07 -17 : bilardejo; bilardsalono
    91-07 : bilardanto
    91-10 : blanka ludglobo
    91-11 : ruĝa karambolglobo
    91-12 : blanka celglobo
    91-13 : bilardtablo
    91-14 : ludsurfaco kun tegaĵo el verda drapo
    91-15 : remburita rando
    91-16 : rezultotabulo
    91-17 : bastonrako
    91-18 -24 : amerika bilardo
    91-18 : blanka ludglobo
    91-19 -22 : bilardo kun 8-globoj
    91-19 : komenca pozicio de la celgloboj
    91-20 -22 : celgloboj ĉe 8-globa ludo
    91-20 : plenglobo
    91-21 : duonglobo (entute 7 numeritaj9 ĝis 15)
    91-22 : okoglobo (oko; la nigra oko; la nigra)
    91-23 : startpozicio de la 9 celgloboj
    91-23, 24 : bilardo kun 9 globoj
    91-24 : naŭoglobo (naŭo) celglobo kiu kiel lasta devas esti enpoŝigita
    91-08 : bilardbastono; puŝbastono
    91-09 : leda bastonpinto

    Iel rilatitaj:

    LUDOJ bastonx eburx globx ludx tablx verdx vostx