bagatelo

Afero de malgranda valoro grav eco: li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo (Z); eĉ bagatelo povas servi al celo (Z); se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en E. , ni tiun ĉi enkondukos en E-on (Z); la enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estos: [...] bagateloj (humoraĵoj, ludoj ktp) (Z). [VIDU] pinglo .
detalo , neniaĵo.
  • bagatela
    Malgrava, senvalora, ne konsiderinda: pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela (Z); fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde (Z); mi disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj (Z).
  • bagatelema
    Inklina okupiĝi pri negravaj aferoj.
    frivola , pedanta .
  • bagateligi
    Trakti kiel bagatelon.
    bagatelx

    bagatelx


    Iel rilatitaj:

    detalx frivolx gravx interesx pedantx pinglx valorx