hordeo

*horde/o

  1. [BOTANIKO] G. (Hordeum el poacoj) de unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun spikoj el densaj spiketoj plejofte triopaj en la kavetoj de la akso (unuopaj ĉe tritiko) kaj havantaj longe aristajn glumojn; N hemisfera g. de 23 sp-oj, kelkaj, precipe la ordinara hordeo (H. vulgare, kun kf-oj), kultivataj por furaĝo kaj precipe por grajnoj uzataj por fari grion kaj fabriki bieron.
  1. [KOMUNUZO] Kultivataj sp-oj de hordeo 1, precipe la ordinara hordeo.
  1. [KOMUNUZO] Grajnoj de hordeo 2: hordea kaĉo.
  • musa hordeo
    [BOTANIKO] Sp. de hordeo (H. murinum), N-hemisfera trudherbo.
  • hordeaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo el hordeo 3.

    hordeo


    Iel rilatitaj:

    amex bierx florx grenx sukerx