kristalo

*kristal/o

  1. [FIZIKO] [GEOLOGIO] Solida substanco, kies atomoj aŭ molekuloj estas regule aranĝiĝintaj, kaj tial en formo de simetria pluredro responda al la interaranĝiĝo de la atomoj: minerala, organika kristalo; kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo. [VIDU] kristaloido.
  1. Tre pura senkolora vitro: kaliko el facetita kristalo; spegulo el Venecia kristalo; vazoj el Bohemia kristalo; (f) la vero estas multfaceta kristalo.
  1. (f) Klaraĵo, diafanaĵo: la kristalo de fontano, lago.
  • likva kristalo
    [FIZIKO] [KEMIO] Substanco el grandaj molekuloj meze inter kristala (orda) kaj likva (senorda) stato.
  • kristala
    1. Troviĝanta kun regula kaj difinita strukturo en formo de kristaloj: kristala roko; kristala precipitaĵo.
      amorfa.
    1. Klara kiel kristalo: kristala fonto; (f) kristala klareco de la prononcado; kristala animo.
  • kristalaĵo
    Maso da kristaloj.
  • kristaligi
    1. Doni la kristalan formon: kristaligi sukeron, kristaliga akvo, kapsulo, plado.
    1. (f) Realigi laŭ difinita formo: tiu amaskunveno ateste kristaligis la deziron de la popolo.
  • kristaliĝi
    1. Ricevi kristalan formon: sulfuro povas kristaliĝi.
    1. (f) Koncentriĝi en pli konkretan kaj fiksan formon; realiĝi laŭ difinita formo: lia tuta malamo kristaliĝis en tiu projekto; la opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo; tiu tendenco kristaliĝis en la programo de la societo; la lingvo ne devas kristaliĝi (rigidiĝi); kristaliĝinta (ne plu progresanta) civillzacio.
  • kristalujo
    Laboratoria vazo, en kiu oni kristaligas.
  • kristalografo
    Specialisto pri kristalio.
  • kristalografio
    Scienco pri la kristaloj kaj la leĝoj de ilia formiĝo.
  • kristalografia
    Rilata al kristalio.
  • kristalsistemo
    [GEOLOGIO] [FIZIKO] ĉiu el la sep ĉefkategorioj de kristaloj, difinitaj per simetriaj reguloj: sesangula, kuba, monoklina, ortoromba, kvadrata, romboedra, triklina kristalsistemo. [VIDU] elementa ĉelo.
  • elkristaliĝi
    Eliĝi el solvaĵo sub formo de kristaloj.
  • etkristala, mikrokristala
    [GEOLOGIO] (pp petro, senatente pri ĝia deveno) Konsistanta precipe aŭ tute el nur mikroskope videblaj kristaloj.
    etgrajna, mikrolita.
  • nekristala
    [FIZIKO] [KEMIO] [GEOLOGIO] Ne havanta kristalan strukturon; nekristaliĝinta.
  • rekristaligi
    Denove kristaligi, kun la celo purigi la substancon, lasante la almiksaĵojn en la patrinaj solvaĵoj.
  • pseŭdokristalo
    [GEOLOGIO] [KEMIO] Substanco ŝajne kristala, sed sen kristala strukturo.
  • kvazaŭkristalo
    [FIZIKO] Ripeta sed neperioda kristala strukturo, kiu ebligas rotacian simetrion de ordo kvin: la pavimento de Penrose estas dudimensia kvazaŭkristalo.

    kristalx

    Bildvortaro


    174-01 -26 : kristalstrukturoj
    174-01 -17 : kuba kristalsistemo
    174-01 : kvaredro; tetraedro
    174-02 : sesedro; heksaedro (kubo), holoedro (3-5)
    174-03 : simetricentro (kristalcentro)
    174-04 : rotaci-akso; simetria akso
    174-05 : spegulebeno; simetria ebeno
    174-06 : okedro; oktaedro
    174-07 : rombo-dekduedro; rombo- dodekaedro
    174-08 : kvinangula dekduedro; pentagono-dodekaedro
    174-09 : kvinangulo; pentagono
    174-10 : piramido-okedro; piramido- oktaedro; trigon-trioktaedro
    174-11 : dudekedro; ikozaedro; regula pluredro
    174-12 : ikozotetraedro; dudekvaredro; pentagon-trioktaedro
    174-13 : kvardekokedro; heksaoktaedro
    174-14 : okedro kun kubo; oktaedro kun kubo
    174-15 : sesangulo; heksagono
    174-16 : kubo kun okedro; kubo kun oktaedro
    174-17 : okangulo; ditetragono
    174-18 , 19 : tetragona kristalsistemo
    174-18 : tetragona dupiramido; tetragona dipiramido
    174-19 : tetragona prismo kun dupiramido; protoprismo kun protopiramido
    174-20 -22 : sesangula kristalsistemo; heksagona kristalsistemo
    174-20 : sesangula prismo kun dupiramido paralele trunkita
    174-21 : sesangula prismo; heksagona prismo
    174-22 : sesangula prismo kun romboedro
    174-23 : romba piramido
    174-24 -25 : monoklina kristalsistemo
    174-24 : monoklina prismo kun klinopi- nakoido kaj duonpiramido
    174-25 : ortopinakoido (hirundvosta ĝemelkristalo)
    174-26 : triklina kristalsistemo kun pinakoidoj
    174-27 -33 : kristalometrio; kristalmezurado
    174-27 : kontakto-goniometro
    174-28 : reflekto-goniometro
    174-29 : kristalo
    174-30 : kolimatilo
    174-31 : lorno
    174-32 : skalcirklo; limbo
    174-33 : lupeo por legi la rotaciangulon

    Iel rilatitaj:

    akvamarinx amorfx apatitx aŭgitx bazaltx neĝx salx spegulx sukerx vitrx