vato

*vat/o

[KUIRARTO] Kotono kombita kaj premita en molajn tavolojn: la delikataj porcelanaĵoj estis pakitaj en vato; metu iom da vato en viajn orelojn kontraŭ la trablovoj; sorba vato por flegado.
  • vati (tr)
    Garni per subŝtofo el vato: vatita kimono; vati bandaĝon; (f) la falanta neĝo vatas la tutan pejzaĝon.
  • sukervato
    [KUIRARTO] Dolĉaĵo el tre fajnaj fadenetoj el sukero, volvita ĉirkaŭ bastoneto.
  • Vato
    Skota inĝeniero (J. Watt, 1736-1819). SIN. ŭato.
  • vato
    [FIZIKO] Unuo de povo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: W; difino: 1 W = 1 J/s (energio de unu ĵulo dum tempo de unu sekundo). SIN. ŭato.
  • senvata
    (pp kurento) = neaga.
  • vathoro
    Laboro de unu vato dum unu horo; simbolo: Wh.
  • vatmetro
    Elektra mezurinstrumento, indikanta la povon konsumatan en aparato aŭ maŝino.
  • vatsekundo
    Laboro de unu vato dum unu sekundo; simbolo: Ws.
  • kilovato
    1. 000 vatoj; simbolo: kW.
  • kilovathoro
    1. 000 vathoroj; simbolo: kWh.

    vato


    Eble rilatitaj:

    asklepiadx, elektrx, herbx, neĝx, ŝtofx, sukerx,