konfiti

*konfit/i (tr)

[KUIRARTO] Prepari fruktojn, pli-malpli longe restigante ilin en densa sukersiropo, kiu ilin penetras kaj konservas: konfititaj ĉerizoj, oranĝoj, citronoj, zingibropecoj.
  • *konfitaĵo
    Manĝaĵo, konsistanta el fruktoj aŭ beroj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun sukero, kaj konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la solvita sukero: ĉeriza, fraga, framba, figa konfitaĵo; mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo (Z); pli dolĉa ol konfitaĵo (Z).
    halvao, ĵeleo, kompoto, marmelado.
  • konfitejo
    Butiko, kie oni vendas precipe konfititajn fruktojn, drageojn ktp.
    sukeraĵejo.
  • konfitujo
    [KUIRARTO] Ujo por konservi konfitaĵon.

    konfitx


    Iel rilatitaj:

    akaĵux azarolx aŝarx kuirx kukx manĝx sukerx