gisto

gist/o

  1. Unuĉela fungo (precipe la biera sakaromiceto), kiu estigas la alkoholan fermentadon de sukeraj solvaĵoj (i.a. mosto) kaj ŝveligas paston. SIN. gistofungo.
  1. a) [BOTANIKO] (ss) Sakaromiceto, pli speciale la biera sakaromiceto.

b) [BOTANIKO] (vs) Unuĉela, burĝonanta fungo el iuj askomikotoj (i.a.
sakaromiceto), iuj bazidimikotoj aŭ iuj mitozosporaj fungoj.
  • gisti (ntr)
    Fermenti per gisto: la kukopasto devas gisti kelkajn horojn en varmo.
  • gistaĵo
    Pulvora ekstrakto de gisto 1 kun la samaj ecoj. SIN. gistopulvoro.
    RIM. Ne uzu 'gisto' anst. 'fermentaĵo'.
  • gistofungo
    [BOTANIKO] Gisto 2.
  • sengista
    Ne enhavanta giston: sengista pano.
    maco.
  • biergisto
    Feĉo de fermentinta biero, konsistanta el biera sakaromiceto kaj uzata kiel panfermento aŭ kiel medikamento.
  • gistopulvoro
    Gistaĵo.
  • kemigisto
    Bakpulvoro.
  • nutrogisto
    Homa kaj dombesta nutraĵo riĉa je proteinoj, mineraloj kaj vitaminoj, konsistanta el sekigitaj ĉeloj de iuj gistofungoj, precipe Candida utilis [VIDU] kandido.

    gistx


    Iel rilatitaj:

    bierx biotinx kuirx kukx panx pastx sukerx