glukozo

glukoz/o

[KEMIO] Tipa aldoheksozo, C6H12O6, kun dolĉa gusto, trovebla en kelkaj fruktoj (ekz. vinbero); plej ofta el la sukeroj, ĝi estas komponanto de tre multaj hidrolizeblaj karbonhidratoj: glukozo ludas fundamentan rolon en la metabolo de ĉiuj vivuloj.
  • glukozamino
    [KEMIO] C6H11O5-NH2: n-acetilglukozamino estas monomero de kitino.
  • glukozemio
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Kvanto de glukozo en la sango: normala glukozemio varias ĉe homo inter 0,90 kaj 1,10 g/l; reguligo de la glukozemio; hiperglukozemiigaj hormonoj (adrenalino, kortikosterono, tiroksino, glukagono, antaŭhipofizaj hormonoj), hipoglukozemiiga hormono (insulino). SIN. glukemio.
  • glukozido
    Heterozido, kies sakarida parto estas glukozo.
  • glukozurio
    [MEDICINO] ĉeesto aŭ kvanto de glukozo en urino, pro perturbo de la sukera metabolo, ordinare okaze de diabeto. SIN. glukurio.

    glukozx


    Iel rilatitaj:

    celulozx sukerx