inverti

invert/i (tr)

  1. [KEMIO] (pp malsimplaj sukeroj) Malkombini, tiel ke la optika rotacio inversiĝas: invertsukero.
  1. [MUZIKO] (pp intervaloj kaj akordoj) Meti la malsupran noton supren, tiel ke alia noto fariĝas la malsupra.
  • invertiĝi
    Iĝi invertita: en acida solvaĵo sakarozo invertiĝas.
  • invertazo
    [KEMIO] Enzimo, kaŭzanta la inverton de sakarozo al glukozo kaj fruktozo. SIN. sakarazo [VIDU] invertsukero.
  • invertito (ark. , evi) = samseksemulo.

    invertx


    Iel rilatitaj:

    sukerx