pudro

*pudr/o


Pulvoro el parfumita kaj kolorigita amelo, uzata por tualeto: ŝi, kiu venas parfumita per ĉiaj pudroj de la parfumisto (X); ŝiaj haroj estis superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro (Z).
ŝminka.
  • pudri (tr)
    Surŝuti per pudro: pudrita peruko; (f) la regiono brilis, kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo (Z); neĝe pudritaj kampoj (Z). [VIDU] prujno.
  • pudrilo
    Floka kvasto por pudri.
  • pudrujo
    Malgranda skatolo, kun, ordinare, interna speguleto kaj pudrilo, kiun la virinoj kunportas en la mansako.

    pudro


    Iel rilatitaj:

    skatolx spegulx vizaĝx