konveksa

konveks/a (2)

  1. Prezentanta konturon aŭ surfacon elstaran, kiel la ekstero de resp. cirklo aŭ sfero: la konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn (B); konveksaj kolonoj.
  1. [MATEMATIKO] (pp aro) Enhavanta la tutan strekon inter du ajnaj punktoj de la aro.
  1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) Tia, ke ĝia epigrafo estas konveksa 2.
    konkava.
  • konvekseco
    Eco de io konveksa kaj valoro de ties kurbeco.
  • dukonveksa
    Ambaŭflanke konveksa: [FIZIKO] dukonveksa lenso.
  • konkavkonveksa
    [FIZIKO] (pp optika lenso) Unuflanke konkava kaj aliflanke konveksa. SIN. menisko 2.
  • vojkonvekso
    Konvekseco de ŝoseo tiel konstruita, ke la pluvakvo defluas de la konveksa mezo al la flankoj.
  • platkonveksa
    [FIZIKO] Unuflanke konveksa kaj aliflanke plata.

    konveksa


    Iel rilatitaj:

    antiklinalx bikonveksx spegulx