stano

*stan/o

  1. [KEMIO] Elemento, Sn, atomnumero 50, atommaso 11 [AGRIKULTURO] , [BUDHISMO] 1.
  1. [KEMIO] Metalo arĝentoblanka, brila, facile oksidebla, tre facile fandebla, uzata aloje kun kupro kaj zinko por estigi bronzon, kun plumbo por luti, kaj pure por tegi per maldika tavolo feron aŭ kupron: kruĉo el stano.
    lado. [VIDU] stanpesto.
  • stana
    1. Enhavanta stanon: stana diklorido/tetraklorido SnCl2/SnCl4; stanaj kombinaĵoj; stana butero (SnCl4.5H2O).
    1. Farita el stano: stana folio (= stanfolio); stana soldato (Z); stanaj teleroj (Z).
  • *stani (tr)
    Tegi per maldika tavolo da stano: stanita kaserolo.
  • stanado
    Ago, procedo, per kiu oni stanas ion.
  • stanato
    Salo de stanata acido H2SnO3.
  • stanisto
    Metiisto, kiu stanas aŭ restanas malgrandajn objektojn.
  • stanito
    Salo de stanita acido H2SnO2.

    stanx


    Iel rilatitaj:

    arĝentx bronzx metalx spegulx