kalejdoskopo

kalejdoskop/o (2)

Optika aparato, cilindroforma, kiu helpe de du aŭ tri speguloj, interne kaj angule lokitaj, kaj pluraj diverskoloraj vitropecoj facilmovaj, ebligas ricevi beletajn simetriajn bildojn, ŝanĝiĝantajn ĉe la plej malgranda movo de la aparato.
  • kalejdoskopa
    Rilata al kalejdoskopo: (f) E. prezentas neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük (Z).
  • kalejdoskopi (ntr)
    Senĉese ŝanĝiĝi: konfuzaj ideoj kalejdoskopas en lia kapo.

    kalejdoskopx


    Iel rilatitaj:

    ludx spegulx