narciso

*narcis/o

[BOTANIKO] G. (Narcissus el amarilidacoj) de herboj kun tunika bulbo, kun liniformaj aŭ longe cilindraj folioj kaj kun senfoliaj pedunkloj portantaj florojn po 1-20, karakterizatajn de ses flavaj aŭ blankaj tepaloj nur ĉebaze kuniĝintaj kaj de interna, pelvo- aŭ tub-forma kromkorolo; 27 sp-oj el Eŭropo, N Afriko kaj SU Azio, pluraj pororname kultivataj, i.a. jonkvilo, tazeto, dafodilo kaj poeta narciso.
  • poeta narciso
    Sp. de narciso (N. poeticus) el Eŭropo, kun unuopa, aroma floro karakterizata de blankaj tepaloj kaj de malgranda, sulfure flava, ruĝaranda kromkorolo.
  • Narcis/o
    1. [MITOLOGIO] Filo de la rivero Cefizo, tiel enamiĝinta al sia bildo spegulata de la akvo, ke li droniĝis sin en la riveron.
    1. Vira nomo.
  • narcisismo
    1. [PSIKOLOGIO] Trajto de individuo, kies libido direktiĝas precipe al li/si mem.
    1. [KOMUNUZO] Malsaneca memadmiro.

    narciso


    Iel rilatitaj:

    dafodilx florx