valo

*val/o

  1. [GEOGRAFIO] Malalta terparto, pli-malpli ĉirkaŭita de montoj, ĝenerale kavigita de rivero aŭ glacirivero: ni transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon (Z); se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo (Z) (pf); la valo de Nilo, de Sejno, de Rejno; kruta valo de torento; morta valo (de kiu la akvo malaperis); ronda valo (ĉiuflanke fermita de altaĵoj). [VIDU] valvoje, talvego.
  1. [BIBLIO] La tero, kiel loko de suferado: la valo de densa mallumo (X); ĉi tiu valo de la ploroj.
  1. [ARKITEKTURO] Interna, konkava angulo, formita de intersekcantaj ebenaĵoj de tegmentoj.
  • valeto
    Mallonga valo inter montetoj: (f) la valeto de la Muzoj (inter la du pintoj de Parnaso).
  • alvale
    En loko situanta, en difinita valo, pli malsupre ol la priparolata: Turo estas alvale de Orleano.
    almonte.
  • alvali (E)
    Malsupreniri de monto.
  • sekvalo
    [GEOGRAFIO] Valo iam okupita kaj kavigita de rivero, sed ne plu hodiaŭ: sekvaloj estas oftaj en kalkaj regionoj.

    valo


    almonte, alvale.Alvale de.baseno.talvego.valfundo.
    geografio. geografo. rivero.

    14-27 : valoformoj
    14-28 : ravino; rokfendego
    14-29 : V-forma valo; V-valo
    14-30 : larĝa V-valo
    14-31 : platfunda nesimetra valo; larĝfunda valo
    14-32 : rondfunda valo
    14-33 : rivervala pejzaĝo
    14-34 : krutaĵo
    14-35 : deklivo
    14-36 : horsto; tablomonteto
    14-37 : montoĉeno
    14-38 : rivero
    14-39 : apudrivera herbejo
    14-40 : rokteraso
    14-41 : rulŝtonteraso
    14-42 : deklivo
    14-43 : monteto; altaĵo
    14-44 : valfundo
    14-45 : riverfundo; riverujo
    14-46 : sedimentoj
    14-47 : baza roko; firma roko

    Iel rilatitaj:

    almontx alvalx basenx deklivx geografix geografx horstx montx ravinx riverx sedimentx terasx