golfo

*golf/o¹

Parto de maro, situanta interne de larĝe malfermita entranĉo en kontinento: Golfo de Biskajo, de Finnlando, de Meksiko, de Kalifornio; Granda Aŭstralia Golfo; la Persa Golfo; la Golfo de la Sala Maro (X).
fjordo, kreko.
  • golfeto
    Malgranda golfo.
  • golf/o²
    [SPORTO] sporto, kiun oni praktikas per diversaspecaj klaboj (ĝis 14) kaj malgranda malmola pilko sur tereno havanta naŭ aŭ dek ok gazonpecojn kun po unu truo, en kiun oni penas enigi la pilkon per kiel eble plej malgranda nombro da batoj.
  • golfejo
    Tereno por ludi golfon.
    kroketo.

    golfo

    Bildvortaro


    110-38 -55 : golfo; golfludo
    110-38 : golfejo
    110-39 : ekbatejo
    110-40 : ludvojo; golfvego
    110-41 : obstaklejo; malglatejo
    110-42 : sablokavo
    110-43 : gazono
    110-44 : golfludanto ŝotonta
    110-45 : svingmovo
    110-46 : klaboĉareto
    110-47 : klaboportanto
    110-48 : entruigo
    110-49 : truo
    110-50 : flago; truflageto
    110-51 : golfpilko
    110-52 : pilkobazo; subpilkaĵo; pilkingo
    110-53 -55 : golfbastonoj; klaboj
    110-53 : rulklabo
    110-54 : ferklabo
    110-55 : lignoklabo

    Iel rilatitaj:

    Akabx Bafinx Botnix Bristolx pantalonx riverx