plaŭdi

*plaŭd/i (ntr)

  1. (pp akvo) Eligi specialan bruon, batigante kontraŭ plataj supraĵoj, aŭ batate per io plata: la ondoj plaŭdis sub la remiloj; plaŭdis la akvo fluanta en la riveroj (B); fontano, kie blankaj akvoj plaŭdas; la maro plaŭdas kontraŭ la rokoj, kontraŭ la ŝipo.
  1. Eligi bruon, batante akvon per io plata: anseroj plaŭdas en akvo per la flugiloj; li plaŭdos en sia vomaĵo (X); la remiloj plaŭdas sur la akvo; la infanoj tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj (Z); la veturiloj plaŭdaĉas tra la vojkavoj.
  1. Eligi bruon similan al tiu de plaŭdanta akvo: ĉe la fenestroj plaŭdas la flagoj: plaŭdu per viaj manoj, frapu per viaj piedoj (X).
    aplaŭdi, klaki, ŝmaci.
  • plaŭda
    Plaŭdanta: la plaŭdaj ondetoj de la lago; subite io plaŭde falis en la akvon.
  • plaŭd (ad)o
    1. Sono de akvo batanta aŭ batata: la sopira plaŭdo de la senfina pluvo (B); la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de la ŝipo sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado (Z).
    1. Sono simila al tiu de plaŭdanta akvo: subite interrompis la silenton plaŭdado de ĉevalaj piedoj en koto.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Kontraŭnorma radiado de larĝzona eksterkanala radiobruo pro misagordo de la sendilo.
  • plaŭdeto
    [MEDICINO] Malforta plaŭdo, kiun oni aŭdas, se stomako aŭ intesto entenas likvon kaj gason, kiam oni skuetas la abdomenan parieton.
  • plaŭdigi
    Fari, ke akvo aŭ plata objekto plaŭdu: la batiloj de la lavistinoj plaŭdigis la ŝaŭmon.
  • plaŭdiĝi
    Subite plaŭdi, ekplaŭdi: la fiŝoj elsaltis super la akvon, kiu plaŭdiĝis (Z).
    plaŭ.

    Iel rilatitaj:

    aplaŭdx bordx brux riverx