marĉo
*marĉ/o
- Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiniĝintaj vegetaĵoj: rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo (Z); el la fonto fariĝis staranta marĉo (Z); vezikkovrita marĉo (Z). [VIDU] marĉokoko.
- (f) Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri: putri, droni en la marĉo de la nesciado, de l' mizero; fali en la marĉon de supersticoj; antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj morala marĉo (Z).
marĉa - Prezentanta marĉon: ŝanceliĝanta marĉa tero (Z).
- Rilata al marĉo: marĉa febro (malario), vegetaĵaro.
marĉejo
Terspaco, kie abundas marĉoj: sovaĝa marĉejo (Z); kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo (Z). marĉeto
Malvasta marĉo: mizeraj vestoj, kiuj aspektis kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto (Z).
flako. enmarĉigi
Profundigi en marĉon. salmarĉo = sallaguno.
marĉx
Bildvortaro
14-15 : marĉo; marĉejo
14-16 : platmarĉo; marĉebeno
14-17 : ŝlimtavoloj; kotejo
14-18 : akvotavolo
14-19 : fragmita kaj kareksa torfo
14-20 : alnomarĉo; alnotorfejo
14-21 : altsfagnejo; altmarĉo
14-22 : pli juna sfagna torfo
14-23 : tavolrando
14-24 : pli malnova muskotorfo; sfagnotorfo
14-25 : marĉlageto
14-26 : humida zono; humidejo
Iel rilatitaj:
botx
geografix
humidx
kotx
lagx
riverx
rizx
sfagnx
torfx
ŝlimx