oceano

ocean/o (1)

  1. La etendaĵo el sala akvo, kiu kovras pli ol la 2/3 de la tersurfaco: riveroj enfluas en la oceanon; la ocean', el bordo elirinte, glutas l' ebenaĵon (Z); (f) (la naturo) elmetis nin sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo-naĝu, kiu povas naĝi! (Z); oceano da sablo (B), da verdaĵo.
    maro.
  1. (ofte maj.) Vasta difinita parto el tiu etendaĵo: Hinda Oceano, Arkta Oceano, Paca Oceano (Pacifiko).
  • Oceano
    [MITOLOGIO] Helena dio de la maro, filo de Urano kaj patro de ĉiuj riveroj.
    Tetiso.
  • oceana
    Rilata al oceano (j): oceana fluo ( [VIDU] Golfofluo, Kuroŝio); oceana veterŝipo, kurierŝipo; oceana klimato.
  • Oceanidinoj
    Marnimfoj.
  • oceanografio
    Fizika, kemia kaj biologia studo de la maraj akvoj.
  • oceanologo
    Specialisto pri oceanologio.
  • oceanologio
    Scienca studo de la oceanoj kaj de ties fundoj: fizika, kemia, biologia, aplikata oceano.
  • transoceana
    Iranta trans oceano: transoceana flugo.

    oceanx


    Iel rilatitaj:

    Atlantikx Aŭstralix Pacifikx geografix insulx riverx