parieto

pariet/o

  1. Interna surfaco de cilindro, vazo, tubo, aŭ alispeca objekto.
  1. [ANATOMIO] ĉirkaŭfermaĵo de organa kavaĵo: parietoj de kranio, de stomako.
    septo.
  • parietosto
    [ANATOMIO] (os parietale) ĉiu el la du ostoj, formantaj la supron de la kranio ĉe la vertebruloj.
  • interparietosto
    (os interparietale) Nekonstanta osto apud la okcipitosta skvamo.

    parieto


    Iel rilatitaj:

    bregmx korpx murx ostx