armaturo

  • [arkitekturo] Aro da stangoj, pecoj aŭ dratoj, plejofte metalaj, kiuj plifortikigas masonaĵon, ĉarpentaĵon, fandaĵon aŭ ian ajn ferlaboraĵon: armaturo de teatra dekoracio, de gipsa statuo; domo el brikoj kun betona armaturo.
  • [fiziko] Magneta ferpeco, metita kontraŭ la ekstremaĵoj de daŭra magneto, por malpliigi la reluktancon k konservi la magnetismon.
  • [fiziko] La du platoj aŭ metalfolioj de kondensilo 2.
  • [elektro] La rotacia parto de elektra maŝino.
  • armaturi (tr)
    Provizi per armaturo.
    domx, elektrx, ostx, tegmentx,

    Iel rilatitaj:

    domx dratx elektrx masonx metalx ostx stangx tegmentx ĉarpentx