mjelo

mjel/o

[ANATOMIO] (medulla spinalis) Parto de la nerva sistemo, entenata en la spino.
encefalo.
  • oblonga mjelo
    [ANATOMIO] (medulla oblongata) Parto de la encefalo, supra parto de la mjelo. SIN. bulbo 2, mjelencefalo.
  • mjela
    Apartenanta al la mjelo: mjela bulbo aŭ encefalo.
  • mjelino
    [BIOLOGIO] Blanka grasa substanco, ĉirkaŭanta la aksonon de iaj nervoĉeloj, abunda en la mjelo kaj cerbo: mjelinaj, senmjelinaj nervofibroj. [VIDU] platsklerozo, sfingolipido.
  • mjelina ingo
    [ANATOMIO] Mjelina ĉela tegaĵo de iaj nervofibroj. SIN. ŝvana ingo.
    glio.
  • mjelito
    [MEDICINO] Inflamo de la mjelo.
  • mjelpatio
    ĉiu afekcio de la mjelo. [VIDU] medolopatio.
  • poliomjelito
    Epidemia malsano, kaŭzata de viruso kaj karakterizata de inflamo de la griza substanco de mjelo. SIN. infana paralizo.
    poliobulbito, polioencefalito.

    mjelo


    Iel rilatitaj:

    korpx ostx