torako
torak/o
- [ANATOMIO] (thorax) La brusta parto de la korpo de vertebruloj, limigita de la ripoj kaj de la diafragmo, kaj entenanta la koron, pulmojn, trakeon kaj ezofagon.
- [ZOOLOGIO] La dua korpoparto de insekto, portanta la krurojn kaj la flugilojn.
abdomeno. [VIDU] torakoplastio.
toraka
Rilata al torako: toraka kapacito, toraka paracentezo. cefalotorako
[ZOOLOGIO] Antaŭa parto de la korpo de iuj artropodoj (krustacoj, araneuloj), kiu devenas el la kuniĝo de la kapo kaj torako.
Iel rilatitaj:
abdomenx
brustx
insektx
korpx
ostx