lumbo

*lumb/o

  1. [ANATOMIO] Malsupra parto de la dorso, ambaŭflanke de la spino, inter tiu kaj la koksoj: zonu vian lumbon per glavo (X); tial mia lumbo estas plena de doloro (X); ĉi tie oni ridis, ŝtelis, pinĉis la lumbojn (de la virinoj), ĝojkriis (Z).

RIM. Z. kelkafoje uzis la pluralan formon pp homo: kiel zono estas alligita al la lumboj de homoj; Jakob [...] metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn (X); la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis (X). Tio estas evitinda.
gropo, gluteo, kokso, pugo.
  1. (f) Eŭfemisme, la spermujo: la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek (X); reĝoj eliros el via lumbo (X); la forto de la lumbo malaperis [...] (Z).
  • lumbaĵo
    [KUIRARTO] Tiu sama parto ĉe bestoj, destinita por kuirado: porka lumbaĵo kradrostita; bova lumbaĵo lardita kun krema saŭco.
    rostbefo, reno.
  • lumbalgio
    [MEDICINO] Subita doloro en la lumbo pro fortostreĉo.

    lumbo


    Iel rilatitaj:

    Adisonx arkx korpx kuirx ostx