strigo

*strig/o


[ZOOLOGIO] Nokta rabobirdo (Strix k.a. g-oj) kun kurba beko kaj ronda plumaranĝo ĉirkaŭ la antaŭendirektaj okuloj.
  • strigedoj
    Fam. (Strigidae) de noktaj rabobirdoj kun antaŭendirektaj okuloj kaj plumkovritaj piedfingroj.
  • strigoformaj
    Ordo (Strigiformes) de birdoj kun mola plumaro, granda kapo, antaŭendirektaj okuloj, ĝenerale ĉirkaŭitaj de radia plumaro, kun longaj, larĝaj flugiloj, ĝenerale plumkovritaj tarsoj kaj piedfingroj kaj turnebla ekstera piedfingro. SIN. noktaj rabobirdoj.
  • neĝostrigo
    Sp. de granda arkta strigo (Nyctea scandiaca) kun blanka plumaro pli-malpli brunmakula aŭ brunstreka. SIN. nikteo.
  • tufostrigo
    (kn) Strigo kun du elstariĝaj plumtufoj sur la kapo: orelstrigo kaj gufo estas tufostrigoj.
  • orelstrigo
    Sp. de strigo (Asio otus), relative malgranda, kun du orelsimilaj plumtufoj sur la kapo.
  • turstrigo
    Sp. de strigo (Tyto alba).

    strigo


    Iel rilatitaj:

    birdx cirkaetx noktx