klubo

*klub/o

  1. Societo de personoj, kunigitaj de unu sama intereso kaj periode kunvenantaj por tiucela agado: alpisma, turisma, golfa, teatra klubo; klubo de E-istoj (Z); la Londona Klubo E-a (Z); ŝakklubo, kinoklubo.
  1. Fermita societo, kies anoj estas balote kooptataj kaj havas kunvenejon por distriĝo, manĝado, nekonstanta loĝado ktp.
  1. [HISTORIO] Politika societo dum la franca revolucio: la klubo de la Jakobenoj.
    soveto.
  • klubano
    Ano de klubo.
  • klubejo
    Kunvenejo de klubo.
  • flugoklubo
    Centro de formado kaj trejnado por civilaj pilotoj.
  • kinoklubo
    Societo, kiu organizas por siaj anoj projekciadon de filmoj kaj debatojn pri ili.
  • noktoklubo
    Amuzejo, nokte malfermata teorie nur al la anoj, por drinkado, dancado, kartludo ktp.
    kabareto.
  • radioklubo
    [TELEKOMUNIKOJ] Klubo de radioamatoroj.
  • sportklubo
    Asocio, ĝenerale kun propra ejo, por la praktikado de plurspecaj sportoj.

    klubo

    REVO: [klubo]
    agado.amuzi.danci.distriĝo.fermita.intereso.klubo.koopti.kunveno.loĝado.societo.
    drinki. ludi. organizo. politiko. socio.

    Iel rilatitaj:

    aliĝx drinkx loĝx ludx noktx organizx politikx salonx socix