kandelo

*kandel/o

  1. Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon: vakskandelo (Z); seba kandelo (Z); gardu kandelon por la nokto? (ŝparu, ĉar eble vi bezonos pli poste); de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo (Z) (malgranda kaŭzo, granda efiko); (f) perdi la kandelon (la saĝon) el la kapo (Z).
  1. [KRISTANISMO] Tia lumigilo el vakso, uzata en la liturgio: Kristnaskaj kandeloj (Z); en la preĝejo ĉiu tenis brulantan kandelon en sia mano (Z); al ĉiu sanktulo apartan kandelon (Z) (respektu ĉiun eminentulon); faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon (Z) (estas nur ŝajne kaj ekstere pia).
  1. [FIZIKO] Baza unuo de lumintenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: cd; difino: unu kandelo estas la lumintenso de inkandeska nigra korpo je frekvenco de 540 x 10¹² hercoj kaj radia intenso de 1/683 vato steradiane: lampo de 100 kandeloj; po unu kandelo por kvadrata centimetro.
    lukso, lumeno.
  • *kandelingo
    Ingo, en kiu oni fiksas kandelon: pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon (Z).
  • kandelisto
    Fabrikisto aŭ vendisto de kandeloj.
  • Kandelfesto (Z)
    [KRISTANISMO] Festo pri la purigo de Maria (2a de Feb.).
  • altarkandelo, ĥorkandelo
    Kandelo 2.

    kandelo

    Esprimoj:

    al ĉiu sanktulo sian kandelonZ (respektu ĉiujn respektindulojn)
    de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo (malgranda kaŭzo, granda efiko)
    de unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo
    en la kandelingo sidis brulanta kandelo
    fari rabon kaj ŝtelon por oferi al Dio kandelonZ (esti nur ŝajne kaj ekstere pia)
    gardu kandelon por la nokto (ŝparu, ĉar eble vi bezonos pli poste)
    la tuta ludo ne valoras kandelon (la rezulto ne valoras la penon)
    perdi la kandelon el la kapo (perdi la saĝon)
    pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    Kandelfesto, altarkandelo, kandelingo, kandelisto, ĥorkandelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    altaro
    kandelabro
    liturgio
    lumigilo
    mezurunuo, lukso, lumeno
    meĉo
    sebo, vakso, stearino, parafino

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    altarx brulx buĝix kandelabrx liturgix luksx lumenx lumx mezurx meĉx noktx parafinx preĝx sebx stearx vaksx