tineo

*tine/o


[ZOOLOGIO] G. (Tinea) de malgrandaj noktpapilioj, kies flugiloj estas mallarĝaj, iom pintaj kaj kun longaj franĝoj; la larvoj de kelkaj sp-oj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas vestaĵojn ks: lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj (X); kiel veston tramanĝos ilin tineoj (X).
  • tineedoj
    Fam. (Tineidae) de lepidopteroj, al kiu apartenas tineo kaj diversaj aliaj malgrandaj papilioj. SIN. moteoj.

    tineo


    Iel rilatitaj:

    insektx noktx