fantomo

*fantom/o

  1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton: tio estis la fantomo de lia mortinta edzino (Z); ne kredas li pri la fantom' terura, kiun ni vidis (Z); vian patron mi konis-la fantom' al li similis (Z); la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo!'; nin ne timigas la noktaj fantomoj (Z).
    apero, ombro, spirito, vizio.
  1. Bildo sen realeco, nura ŝajno: tra la aero flugas misteraj fantomoj, ili estas imagoj de tempo estonta (Z); li estas senpova fantomo de reĝo; postkuri la fantomon de la gloro; sonĝa fantomo (Z); tio (provoj de L.L) estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj (Z).
  1. [LUDOJ] En briĝo, tiu el la kvar ludantoj, kiu elmontras siajn kartojn sur la tablo.
  • fantoma
    Rilata al fantomo: fantoma apero, rakonto; (f) fantoma cirkvito, lineo.
  • fantome
    Kiel fantomo: ŝiaj amikoj, kiuj kun kadavraj vizaĝoj fantome preterkuras laŭlonge de Rejno (Z); lia pala vizaĝo, kiun la luno fantome prilumis (Z).
  • fantomi (ntr)
    Aperi kiel aŭ kvazaŭ fantomo: (f) jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l' laborista E-a movado (L).
    hanti.
  • lupfantomo (Z)
    Sorĉisto, kiun oni kredis kapabla aliformiĝi en lupon.

    fantomo


    Iel rilatitaj:

    fex noktx