relo

*rel/o

  1. [TEKNIKOJ] Longa stango kun la sama difinita profilo laŭ sia tuta longo: L-forma (SIN. ortorelo), T-forma (
    angulrelo), I-profila relo.
    lato.
  1. [FERVOJO] Longa ŝtala stango kun adekvata profilo, kiu portas kaj gvidas veturilojn: promenante apud la reloj de fervojo (Z); kunvelditaj reloj; (f) ruliĝi kvazaŭ sur reloj (B) (iri tute glate); malgraŭ tio la vivo moviĝas ĉiam plu sur la samaj reloj.
    trako.
  1. = kanelo (de ŝraŭbo).
  1. [MUZIKO] (pp piano) ĉiu el la longaj nemoveblaj pecoj, kies longo egalas la larĝon de la piano.
  • relingo
    Kurba ferpeco, kiu tenas la relojn kaj estas fiksita al la ŝpalo per ŝraŭboj.
  • elreliĝi
    Elsalti el la reloj: la rulponto elreliĝis. SIN. eltrakiĝi.
  • kontraŭrelo
    [FERVOJO] Gvidrelpeco kun kurbigitaj finaĵoj, fiksita vidalvide al frogo kaj frogalo, por sekure gvidi la eksteran radflanĝon de radakso, kiam la interna radflanĝo preterpasas la breĉon inter frogo kaj frogalo.
  • unurela
    [FERVOJO] Havanta aŭ uzanta unu solan relon: unurela metroo.
  • angulrelo
    Metala relo 1, kiu formas unu angulon (ortan aŭ ne) aŭ du ortojn.
    ortorelo.
  • apogrelo
    Stango, fiksita laŭlonge de ŝtuparo ks, por sin apogi.
  • ĉefrelo
    [ELEKTRO] Dika relo el kupro aŭ aluminio, el kiu ĉiuj distribuaj konduktiloj disbranĉiĝas.
  • dentrelo
    [FERVOJO] Relo kun dentoj, meze en dekliva trako: montara fervojlinio kun dentrelo.
  • gardrelo
    Apogrelo, ĉe la rando de ponto, profundaĵo ks.
  • gvidrelo
    [FERVOJO] Relo servanta ne kiel vojo, sed sole kiel gvidilo por pli da sekureco aŭ stabileco, fiksita flanke de rulrelo en distanco, por ke radflankoj trapasu.
  • kontaktrelo
    [FERVOJO] Elektra konduktilo, konsistanta el metala relo lokita preskaŭ sur la sama nivelo kiel la rulrelo de elektra fervojo (metroo) aŭ tramvojo.
  • manrelo
    Apogrelo.
  • nadlorelo
    [FERVOJO] ĉiu el la du moveblaj pare aranĝitaj partoj de relkomutilo, el kiuj unu devas dense tuŝi fiksrelon per sia pinta finaĵo por gvidi la radflanĝon al la ĝusta direkto: fleksebla nadlorelo, nadlorelo osceda (duonpozicio de nadlorelo).
  • ortorelo
    Metala relo 1, kiu formas orton. SIN. L-forma relo.
    angulrelo.
  • tramrelo
    [FERVOJO] Kanelita relo uzata ĉefe en stratoj por tramvojoj.

    relo


    Iel rilatitaj:

    almx apogx balastx balustradx montx murx vagonx ŝtupx