gaino

gain/o

  1. [TEKSINDUSTRIO] Virina vesto, kiu strikte alĝustiĝas al la korpo, sen faldo aŭ flanka malfermaĵo, kaj kiun oni surmetas, ŝovante ĝin laŭlonge de la korpo: gaino el silko kun puntoj; gaina subrobo (surportata sub diafana robo); jupo.
  1. [TEKNIKOJ] Tubo metala aŭ plasta, ofte fleksebla, ŝirme entenanta telefondratojn, elektrokablojn ks, enigotajn en muron, betonon, teron k.a.
  1. [BAKTERIOJ] [BOTANIKO] Polisakarida tegaĵo ekster la muro de la ĉelaroj (katenoj, filamentoj ka.) de iuj bakterioj (cianobakterioj kaj gainbakterioj) kaj algoj.
    kapsulo, glikokaliko.

gaino


Iel rilatitaj:

bakterix murx vestx