septo

sept/o¹


Intervalo inter sep tonoj en diatona gamo.
  • sept/o²
    1. [ANATOMIO] [BIOLOGIO] Apartigaĵo inter du ĉeloj, aŭ inter du kavoj aŭ du partoj de organo: la naza septo (septum nasi); interatria septo; sporoj duseptaj (el 3 ĉeloj apartigitaj de 2 septoj); septetoj de testiko (septula testis).
      muro, parieto, sinapso.
    1. [TEKNIKOJ] Interna maldika mureto, dividanta ejon: septo de tendo; vitra septo; grandampleksaj salonoj estis transformitaj per septoj en komfortajn luksajn ĉambrojn.
    1. Interna maldika apartigaĵo, dividanta meblon, vazon, objekton: septo de ŝranko, kesto, forno, tubo.
  • septi (tr)
    Provizi, dividi per septo: septi salonon en du ĉambrojn.
  • septiĝo
    Formiĝo de septoj: septiĝo de sporo.
  • ikonosepto
    Ikonostazo.

    septo


    Iel rilatitaj:

    domx meblx murx nazx ĉambrx ŝipx ŝrankx