remparo
*rempar/o
- Tera amaso, antaŭ kiu kuŝas fosaĵo, kaj kiu estas destinita fortikigi la muregojn de kastelo aŭ fortreso kaj provizi platformon por la kanonoj: malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas (Z); apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭsas Kopenhagon (Z).
bastiono, eskarpo, glaciso, parapeto, rundovojo.
- (f) Defendo, ŝirmilo: Dano Holger estis la viva remparo de sia lando (Z).
rempari (tr)
Provizi per remparoj.
Iel rilatitaj:
bastionx
breĉx
deklivx
kastelx
murx