daŭri

*daŭr/i (ntr)

  1. Ekzisti pli longe ol unu momenton; estadi dum pli-malpli longa tempo: lia kolero longe daŭris (Z); nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne (Z); knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto (Z); kiel longe daŭros la kunveno?; la sieĝo daŭris tri jarojn (B).
  1. Konserviĝadi dum longa tempo; ne forpasi dum longa tempo: lia gloro daŭros tra la jarcentoj; sia fervoro daŭras malgraŭ ĉiuj malhelpoj; belo pereas, virto daŭras.
    vivi.
  1. Esti plue; ekzisti plu kiel antaŭe; restadi en la sama stato; ne ĉesi, ne halti: samaj malbonoj daŭras; pluvo daŭras; la diskuto daŭris ankoraŭ, kiam ni alvenis; malgraŭ la striko la fabrikado daŭris; tiel daŭri ni ne povas (Z).
    persisti, teniĝi.
  • daŭro
    1. Spaco en la tempofluo, okupata de iu fenomeno inter du limoj, nomataj komenciĝo k finiĝo: pensinte pri la afero en la daŭro de unu tago aŭ de unu monato (Z); en la daŭro de la pasinta jaro (Z), de multaj jaroj (Z), de tutaj horoj (Z), de momento (Z) (
      dum); por la daŭro de tri tagoj (Z); la daŭro de reakcio, de ekspono; daŭro de uzebleco (la tempospaco, dum kiu aparato taŭge funkcias, antaŭ ol ĝi eluziĝas).
    1. Sinsekvo de fenomenoj, senpere sentata de la psiko, kontraste al la fizika objektiva tempo: la daŭro de atendado ofte ŝajnas pli granda, ol la tempo de tiu atendado.
  • daŭra
    1. Havanta konsiderindan daŭron: daŭra sukceso; daŭra supereco, pluvo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Kontinua: frikativoj estas daŭraj sonoj.
      senĉesa.
  • daŭre
    1. Plue estante en sama stato, kiel antaŭe; ne finiĝante: E. daŭre vivas k floras (Z); mi daŭre suferis; daŭre resti.
      ĉiam.

    RIM. 1 'daŭre' ne estas sinonimo de 'plu': daŭre labori signifas longtempe labori, sed ĝi ne povas signifi daŭrigi la laboron, plu labori.
    1. Dum longa tempo, malmomente: neniam la civitoj daŭre kuniĝis por formi pli grandan unuon; daŭre loĝi, kreski.
  • daŭrado
    Stato de io, kio plu ekzistas, ne ĉesas: la daŭrado de la malbona vetero ruinigas niajn projektojn de ekskurso.
  • daŭrema
    Longatempe konserviĝema: daŭrema planto.
  • *daŭrigi
    1. Fari, ke io daŭru: la vento daŭrigis la froston; daŭrigi la atendadon.
    1. Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi la laboron (Z), la penojn (Z), sian karieron; Goethe finis sian Faŭston per la rimarko 'povas esti daŭrigata' (Z); daŭrigota (formulo, je la fino de parto de felietono, de popece aperanta artikolo ks).
    1. (+ inf.) (evi) Plue daŭri: la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj okulkavoj (Z); eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas sonĝi (Z); se Ostwald ĉiam daŭrigos ignori la L.K.-daŭron k la kongreson [...] (Z).

    RIM. 2 Z. deklaris tiun lastan uzon ne bona.
  • daŭrigo
    Io daŭrigita: la daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero (B); por forigi la neagrablajn 'daŭrigojn' tra multaj numeroj, ni presados rakontetojn nur mallongajn (Z).
  • nedaŭra
    Havanta ne konsiderindan daŭron: nedaŭra espero, pluveto.
    momenta, pasanta, efemera. [VIDU] veziko.
  • jardaŭra
    Unu jaron daŭranta: jardaŭra planto.
  • labordaŭro
    La nombro de la horoj, dum kiuj la laboristoj laboras en unu tago: okhora labordaŭro.
  • longedaŭra
    Longatempe daŭranta: longedaŭra entrepreno.
  • lundaŭro
    Luna monato.
  • servodaŭro
    Jarkiomo de ies servado, laŭ kiu oni kalkulas emeritan pension.
  • vivdaŭro
    La daŭro de ies vivo: en la vivo de tuta generacio (Z); statistiko pri la meza vivo de viroj k virinoj.
    daŭri

    daŭri


    Esprimoj

    Abio vi, Abio vi, Kun foliar' daŭrema.
    En la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj.
    Mi luigis mian apartamenton por la daŭro de...
    Starigi daŭran, nedetrueblan, tempospitan monumenton al iu.
    Statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj kaj virinoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    daŭra,daŭrado,daŭrafolia,daŭre,daŭrema,daŭri,daŭrige,daŭrigebla disvolvo,daŭrigi,daŭrigo,daŭro, , ,longedaŭra, ,mallongdaŭra,nedaŭra,plidaŭrigo, , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    - adi
    aĝo
    ekzisti
    jaro
    juna
    konservi
    kontinua
    labori plu (= daŭrigi la laboron)
    longdaŭra registrado
    momento
    persisti
    pli
    plu
    tempo
    vivi

    Ankaŭ vidu:

    kvalito. memori. morti. muziko. vivi.

    Iel rilatitaj:

    -ad -at amx ankoraŭ aĝx aŭtogenx aŭtonomx ciklx efemerx ekzistx en finx haltx horloĝx irx jarx junx kelkx konservx konstantx kontinux kvalitx laborx longx memorx momentx monatx mortx muzikx pasx periodx persistx pli plu restx semajnx subtenx tagx tempx vezikx vivx ĉesx