tumulto

*tumult/o

  1. Granda brua senorda moviĝo kaj kurado de homamaso: bruo tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado (Z); la tumulto fariĝas pli aŭdebla (Z); dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon (Z); bolis tiel terura tumulto, ke oni ne povis diveni, kion ĝi signifas: koleron, triumfon aŭ malvenkon (B); petolema tumulto de maskuloj: tio estas nur studenta tumulto; la agema tumulto de la ĉiutaga vivo (Z).
  1. Brua leviĝo de popolamaso, kun konfuzaj ribelaj intencoj: poste komenciĝis la tumultoj en nia urbo (Z); ili diris: Ne (kaptu Jesuon) dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo (N).
  • tumulta
    Prezentanta tumulton: tumulta kunveno; tumulta amaso da homoj.
  • tumulti (ntr)
    Brue kaj senorde malkvietiĝi: la popol' tumultas en supozoj pri la morto de Polonio (Z); kial tumultas popoloj? (X); nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus: 'Kiu li estas?' (Z).
  • tumultiĝi
    Iĝi tumulta: tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo (X).

    tumultx


    Iel rilatitaj:

    bolx brux