brogi

(tr)
  1. Trempi en, aŭ surverŝi per bolanta akvo: brogi kokidon, por pli facile ĝin senplumigi.
    infuzi.
  1. [ KUIRARTO] ĵeti en bolantan akvon viandon aŭ legomojn, por ilin pretigi al posta kuirado aŭ depreni de ili ian akrecon: brogi brasikon, bovidlangon.
  1. [KOMUNUZO] brulvundi per tre varma likvo: propra supo brogas, fremda allogas (z); brogita eĉ sur (malvarman) akvon blovas (z); (f) drinkulo, kiu brogis al si la intestojn (b); plenda sento kontraŭ la homoj [...] aliformiĝis en brogantan bolaĵon (Z).
  • brogado
    Ago de iu, kiu brogas.
  • brogaĵo
    Akvo, en kiu oni bol kuiris viandon: li pretigis kapridon, la viandon li metis en korbon k la brogaĵon li enverŝis en poton (X).
    buljono.
    brogi

    brogi


    Iel rilatitaj:

    KUIRARTO bolx buljonx infuzx kuirx legomx