kaldrono

*kaldron/o

  1. Granda metalvazo por kuiri, boligi ks: bierfara kaldrono (Z); lava kaldrono (Z); kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota (Z); ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero (Z) (ne ataku pli fortajn ol vi); ne helpas glorkrono al malplena kaldrono (Z).
    kuirvazo.
  1. [GEOGRAFIO] Ronda kaj kruta valo.
  • kaldrona
    Rilata al kaldrono: kaldrona krusto.
  • kaldronego
    Granda ujo, en kiu oni vaporigas akvon, por funkciigi vapormaŝinojn: tubara kaldronego.
  • kaldronejo
    1. Loko, kie oni fabrikas kaldronojn.
    1. Loko en domo, ŝipo k.a., kie staras vaporkaldronego.
  • kaldronisto
    Laboristo, kiu prilaboras kaldronojn k.a. kuprajn objektojn.
  • hejtkaldrono
    Kaldronego de centra hejtado.
  • tekaldrono
    Kaldrono, en kiu oni boligas akvon por la teo.
    samovaro.
  • vaporkaldrono = kaldronego.

    kaldronx


    Iel rilatitaj:

    bolx domx ferx potx tex