kolbaso

*kolbas/o

  1. [KUIRARTO] Manĝaĵo konsistanta el viando, muelita, spicita kaj enŝovita en pretigitajn maldikajn intestojn (bestajn, ekz. de porko, aŭ artefaritajn), poste dividitajn en mallongajn cilindrojn per ligtordo: mola, malmola, freŝa, seka kolbaso; Tuluza (tre spicita) kolbaso; Frankfurtaj (duopaj) kolbasoj; fumaĵitaj kolbasoj kun raspita kreno; kamparaj kolbasoj kun pomkaĉo; kolbasviando.
    cervelaso, mortadelo, salamo. [VIDU] farĉo.
  1. [TEKNIKOJ] Tola cilindro plena de pulvo, per kiu oni ekbruligas eksplodfornon.
  • kolbasaĵo
    Muelita kaj spicita viando por fari kolbasojn.
  • kolbasisto
    Faristo aŭ vendisto de kolbasoj.
  • blankkolbaso
    Delikata kolbaso el kokinblankaĵoj aŭ alia blanka viando kuiritaj en lakto: britaj blankkolbasoj (ĉefe el spicita avenogrio); bavaraj blankkolbasoj kun dolĉa mustardo.
  • markolbaso = holoturio.
  • sandviĉkolbaso
    Duopo da kolbasoj, varmigitaj en bolanta akvo kaj manĝataj en sandviĉo.
  • sangokolbaso
    Nigra kolbaso, konsistanta el (kutime porkaj) sango, graso kaj viando kun aliaj ingrediencoj: fumaĵita sangokolbaso. SIN. budeno.
  • tripkolbaso
    Dika porka intesto, farĉita per tre spicitaj tripoj de porko kaj bovido: fumaĵita tripkolbaso; tripkolbaseto por kradrosti. SIN. andujo.

    kolbasx


    Iel rilatitaj:

    andujx budenx cervelasx manĝx viandx