lardo

*lard/o

[KUIRARTO] Grasa substanco, entenata en la subhaŭta histo de la dorso aŭ flanko de porko, uzata en kuirado kaj farmacio: grasa lardo (ne entenanta ian parton de muskolkarno); duongrasa lardo (intermiksita de tavoletoj el muskolkarno); salita, fumaĵita lardo; scias la kato, kies lardon ĝi manĝis (Z); pizoj kun lardo; omleto, ovoj kun lardo; (analoge) lardo el baleno.
graso, sebo, ŝinko. [VIDU] lardhaŭto.
  • larda
    El lardo: lardaj kubetoj frititaj.
  • lardi (tr)
    1. [KUIRARTO] Enpiki larderojn en viandopecon, antaŭ ol ĝin baki: lardita ŝaffemuro; (fabelece) lardi alnajn tuberojn per lampiroj (Z).
    1. (f) Tro garni (parolon, stilon) per io superflua (metaforoj, fremdvortoj, neologismoj).
  • lardero
    1. [KUIRARTO] Peco el grasa lardo, tajlita rubandforme, kiun oni enpikas en viandon per lardilo.
      grivo.
    1. [KUIRARTO] Peceto el duongrasa lardo, fritita por garni kaj spici viandojn, legomojn ktp.
  • lardilo
    Iom kurba stangeto kun kava foldo, por lardi.
  • lardumi (tr)
    [KUIRARTO] Kovri rostotaĵon per tranĉaĵoj el grasa lardo.
  • ŝinklardo
    [KUIRARTO] Viandopeco de la femuraĵo inter la ŝinko kaj ventro.

    lardx


    Iel rilatitaj:

    dermestx haŭtx manĝx viandx