[
ANATOMIO
] la antaŭa parto de la homa
korp o, de la kolo ĝis la ventro, kie sidas la
mam oj k en kiu sidas la
pulm
oj: la virinoj nudigadis sian malmodestan bruston (z); kava brusto (z) (de maljunulino); ŝi ĝemas k la bruston al si batas (z) (signo de pento); ŝi klinis sian kapon sur sian bruston (z); brusto raŭkiĝanta k mortanta (z); sur mia brusto ruĝetaj duoncirkloj memorigas pri sia plezur' (w); esti malforta je la brusto (pulmomalsana). bust
o,
sin
o,
tors
o. [VIDU] brustokaĝo.
Tiu spaco inter la brakoj, rigardata kiel
vartejo: portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon (X); infano, kiu povis nur ĉe sia brusto serĉi ripozon (Z); (f) dorloti serpenton sur sia brusto (Z); la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo (Z) (en postmortan ripozejon); vivi kiel ĉe la brusto de Dio (Z) (en paradizo).
(f) Tiu korpoparto, rigardata kiel la sidejo de sentoj: ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto k kapo (Z); pezaj zorgoj premas mian bruston (Z); tiaj pensoj emociis la bruston de la birdo (Z); en ĉiu brusto estas sia gusto (Z).
Tiu sama korpoparto ĉe iaj bestoj: brusto de ĉevalo, de hundo.
Tiu parto de homa vesto, kiu kovras tiun korpoparton: brusto de surtuto (Z), de redingoto.
brusta
Rilata al la brusto: brusta perimetro; brusta inflamo, tuso.
brustaĵo
[KUIRARTO] La responda parto de besto, detranĉita k preparita kiel manĝaĵo: bovida farĉita brustaĵo; ŝafida brustaĵo kradrostita.
Bati sin sur la bruston (pentosigne).
Bovida farĉita brustaĵo.
Enblovi fieron en ies bruston.
Enpiki ponardon en ies bruston.
Fiero ŝveligas lian bruston.
Kava brusto de maljunulo.
La brusta perimetro.
Pezaj zorgoj premas mian bruston.
Suferi trafon de singulto, de brusta seka tuso, nehaltigebla, konvulsia
Voluptavida brusto.