[ RELIGIO] mortigi kiel oferon al diaĵo: la izraelidoj alkonduku siajn buĉotojn k ili buĉu ilin kiel pacoferon al la eternulo (x); unu buĉas bovon, alia mortigas homon (x); abraham prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon (x); la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi (z).
mortigi bruton por homa nutrado: se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon k buĉos ĝin [...] (X); en la vilaĝo estis buĉate ĉiun vendredon; ĉu mi prenu mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, k mi donu tion al homoj? (X). buĉoviando, ŝoĥti.
Neleĝe, kruele mortigi: ili prenis la filojn de la reĝo k buĉis ilin, sepdek homojn, k metis iliajn kapojn en korbon k sendis al li (X); buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos (Z); (f) virina lango buĉas sen sango (Z). murdi.
buĉ (ad)o Ago de buĉanto: li tuj iras post ŝi, kiel bovo iras al la buĉo (X); li faris inter la Sirianoj grandan buĉon (X); granda sangobano, kiun oni nomis la unua buĉado de la Hebreoj (Z).
buĉaĵo [KUIRARTO] Manĝaĵo el buĉita 2 besto (kontraste al ĉasita).
buĉejo
Loko kie oni buĉas la brutojn.
Loko kie okazis kruela eksterma batalo.
buĉisto
Tiu, kiu metie buĉas 1 aŭ 2: rita buĉisto de sinagogo.
(En la malgrandaj urbetoj k vilaĝoj) Viandisto: ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto, ĉe la tajloro (Z).
Murdisto: min la dioj faris ja buĉisto, devigis min mortigi mian patrinon (Z).
(f) Sangavida homo: vi ne estas armeestro, vi estas buĉisto!
amasbuĉi Sendiference buĉadi multajn homojn: La hitleranoj organizis amasbuĉadon de la judoj. hekatombo, masakri.