pano

*pan/o

  1. Manĝaĵo farita el knedita, fermentigita kaj bakita faruno: blanka, bruna (sekala), griza (kunbrana), nigra pano; malfreŝa pano (Z); seka peco da pano (Z); ne laciĝos mano, ne fariĝos pano (Z); pano buŝon ne serĉas (Z) (oni devas penadi, por ricevi la dezirataĵon); kie pano estas, musoj ne mankas (Z) (pf); pankrusto, panmolo.
    pasto, feĉo, gisto, biskvito, biskoto, bulko, maco, brioĉo.
  1. ĉiu el la samformaj kaj proks. sampezaj masoj, en kiujn oni dividas la panpaston, por ĝin baki kaj poste ĝin uzi aŭ vendi: iru tuj aĉeti tri panojn; jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi (Z); Jesuo prenis panon k, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj (N); la kosto de publikulino estas nur unu pano (X).
    panbulo, pankaĉo, panmolo, panpeco, panpinto, pantranĉo, toasto.
  1. (f) Vivrimedo: espero panon ne donas (Z); la manko de ĉiutaga pano devigis min forlasi Varsovion (Z); kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas (Z); ne karesu per mano, karesu per pano (Z).
  • panejo
    Bakejo kaj vendejo de panoj.
  • panero
    Tre malgranda rompopeco da pano: ili devis nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili (Z); nur paneretoj restis el la pano (K).
  • panisto
    Tiu, kiu faras kaj vendas panon.
  • panujo
    Meblo, en kiu oni konservas la panon.
  • panumi (tr)
    [KUIRARTO] Kovri per paneretoj, kutime post trempo de la panumotaĵo en kirlita ovo: panumi fiŝon, panumita kotleto, panumaĵo.
  • panarbo
    Vd arbo.
  • pandona
    Donanta panon: (f) esti alkatenita al pandona arbo (Z); pandona okupo.
  • bastonpano
    Blanka pano en formo de bastono, tre populara en Francio.
  • buterpano
    Tranĉo el pano, ŝmirita per butero: kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj (Z).
    sandviĉo.
  • krakpano
    Skandinavdevena pano, malmola kaj plata, plej ofte el sekalo.
    biskoto, biskvito, krakeno, kringo.
  • maizpano, rizpano
    Pano el resp. maizo, rizo (eventuale plus aliaj cerealoj).
  • platpano
    Aparte plata kaj diskoforma pano: platpano kun kebabo kaj ajla saŭco.
    tortiljo.
  • soldatpano
    Marbiskvito.
  • ŝinkopano
    Sandviĉo kun tranĉaĵo de ŝinko.
  • ŝmirpano
    Sandviĉo.

    pano


    Esprimoj

    Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.
    Kie pano estas, musoj ne mankas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    astonpanobranpanobuterpanokrakpanomaizpanopanarbopanbulopandonapanejopaneropanherbopanistopankaĉopankrustopankukopanmolopanopanpecopanpintopanrostaĵopanrostilopanujopanumipanŝimoplatpanorizpanosoldatpanoŝinkopanoŝmirpano

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    blanka pano
    bruna
    griza
    nigra
    seka
    sekala
    tritika

    baki panon
    fermenti
    knedi

    biskoto
    biskvito
    blino
    brioĉo
    bulko
    33
    faruno
    farĉo
    feĉo
    flano
    forno
    gisto
    kataifo
    kekso
    krakeno
    kringo
    krusto
    kuko
    maco
    makaronio
    marbiskvito (soldatpano)
    mielkuko
    nudelo
    pasto
    sandviĉo (ŝmirpano)
    toasto
    tortiljo
    torto
    vermiĉelo
    vivrimedo

    Ankaŭ vidu:

    manĝi

    Eble rilatitaj:

    arbx, artokarpx, bulx, buterx, herbx, kuirx, meblx, tranĉx, viandx,