rosti

*rost/i (tr)

  1. [KUIRARTO] Per varmego aŭ fajro kuiri manĝaĵon sur krado, sur trapikilo aŭ en kaserolo, aldonante nek akvon nek grason: rosti kokidon (B), bulbojn (Z), pantranĉon (toasto); surstange rosti porkidon; ne manĝu (la ŝafidon) duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro (X); ili donis al li pecon de rostita fiŝo (N); rostita kolombeto ne flugas al buŝeto (Z).
    baki, brezi, friti, stufi, kebabo. [VIDU] rostopleto.
  1. Elmeti al arda varmego, ĝis nekompleta brulo, por ricevigi novajn ecojn: rosti kafograjnojn, tabakon, ercojn, pantranĉojn (toastojn); rostitaj kaŝtanoj.
  1. Elmeti al granda varmo: tero rostita de la suno; (f) sin rosti sur la plaĝo; (abs) varmege ĉi tie rostas la suno (Z).
  • rost (ad)o
    Ago de tiu, kiu rostas: dum la rostado, surverŝu la viandosukon sur la femuraĵon.
  • rostaĵo
    1. Rostita viando: la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn (Z); li plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko (Z).
    1. Toasto.
  • rostejo
    Butiko, en kiu oni rostas la viandojn.
  • rostigi
    Fari, ke iu rostu: rostigi sian ĉasaĵon en rostejo; (analoge) Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro (X) (kiel torturo).
  • rostiĝi
    Iĝi rostita: sss! la pomoj komencis rostiĝi (Z).
  • rostilo
    Aparato por rosti viandon per rostokrado aŭ rostostango.
  • rostmaŝino
    Maŝino por rosti grajnojn aŭ ercojn.
  • subrosti
    [KUIRARTO] Rosti nur ĝis apero de flava koloro.
  • acidrostaĵo
    Bovaĵo aŭ ĉevalaĵo, marinita en vinagro kaj diversaj spicoj, poste rostita; tipa en Rejnlando kaj Silezio.
  • kradrostilo
    Rostokrado.
  • panrostaĵo = toasto.
  • panrostilo
    Aparato por fari toastojn.
  • pikrostilo
    Rostostango.
  • ŝafrostaĵo
    Peco da ŝafaĵo rostita.

    rosti


    Iel rilatitaj:

    bakx brezx brunx kafx kuirx viandx ĉatobriandx