plado

*plad/o

  1. Malprofunda, granda speco de telero, sur kiu oni aranĝas kaj disportas manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu kunmanĝanto: pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon (Z); ili manĝis el argila plado (Z); porcelana plado; pladolevilo, pladovarmigilo.
    pleto.
  1. [KUIRARTO] La manĝaĵo, entenata en tiu vazo: la virino donis al ili grandan pladon da griaĵo (Z); ŝi kuiradis al sia edzo la plej rafinitajn pladojn; brava batalanto kontraŭ plado bolanta (Z).
  1. [KUIRARTO] ĉiu el la diversaj manĝaĵoj, kiuj konsistigas menuon: en la restoracioj oni rajtis nur unupladan manĝon.
    almanĝaĵoj, entreo, deserto.
  1. [BAKTERIOJ] Petriplado.
  • pladeto
    Malgranda telero, sur kiun oni metas glason, tason ktp.
    subtaso.
  • petriplado
    [BAKTERIOJ] (laŭ J. R. Petri, 1852-1921, germana bakteriologo) Duparta ujo, ordinare diskoforma, konsistanta el bazo kaj kovrilo, ambaŭ el vitro aŭ travidebla plasto.

    pladx


    Iel rilatitaj:

    kafx kuirx manĝx servicx tablx tasx telerx